La 7-a Virtuala Kongreso de Esperanto de @UEAesperanto alproksimiĝas! Komenco je la 26-a de Novembro 2026. Vi povas sperti etoson iom similan al UK, sed sen bezono veturi. Vidu ligilojn en la komentoj.
Aliĝo al la 7-a VK estas por individuaj membroj de @UEAesperanto senpaga ĝis la 15-a de Novembro 2026. Vi povas samtempe aliĝi al UEA por 2026 kaj 2027 (kontraŭ prezo de 1-jara kotizo) kaj ankaŭ al la VK.
1
2
40
Ĝis fino de la 4-a de Novembro 2026 vi povas kandidatiĝi por stipendio por Vikimanio 2027 (Santiago, Ĉilio, Sud-Ameriko)
wikimania.wikimedia.org/wiki…
1
71
jOmO havas novan muzikan albumon en #Esperanto, publikigita de @VINILKOSMO - jOmO popumas. Ĝuu ĝin 🥳
eo.wikipedia.org/wiki/JoMo
Fragmentojn de la albumaj kantoj vi povas aŭskulti rekte ĉe Vinilkosmo: vinilkosmo.com/fr/boutique/j…
28
20-a de Septembro estas festata tago de psiĥedelaj fungoj. Tiuj delonge estas uzataj ne nur kiel amizugaj drogoj, sed ankaŭ por terapiaj kaj spiritecaj celoj. En multaj landoj ili estas daŭre kontraŭleĝaj.
eo.wikipedia.org/wiki/Psiloc…
Foto de Cannabis Pictures, CC BY 2.0, eo.wikipedia.org/wiki/Dosier…
33
Dum Septembro 2026 ni invitas vin redakti artikolojn en Vikipedio kaj Vikifontaro pri laboristaj rajtoj kaj sindikatismo. La kampanjo solidarecas kun #WikiWorkersUnited - laboristoj de la Fondaĵo @Wikimedia, kiuj starigas sindikaton.
esperanto.wiki/evento/labori…
2
67
Post la spektakleca Suna eklipso antaŭ 2 semanjoj, jam post kelkaj homoj venos eklipso de Luno. Videbla (Luno ekeniros la embron) ĝi estos ekde 2:33 UTK, la 28-an de Aŭgusto 2026. Bone videbla en Amerikoj, iom ankaŭ en partoj de Pacifiko, Afriko, Eŭropo kaj Okcidenta Azio.
Vidu pliajn detalojn pri Lunaj eklipsoj ĉe eo.wikipedia.org/wiki/Luna_e…
1
25
Hodiaŭ nin atendas rara firmamenta spektaklo - eklipso de Suno! Luno kovros plenan diskon de Suno en partoj de Gronlando, Islando, Hispanio kaj eteta parteto de Portugalio. Parta eklipso estos videbla de granda parto de Norda Ameriko kaj Eŭropo kaj okcidenta Afriko.
Ĉu vi ŝatas vidi "falantajn stelojn"? Nun vi havas bonegan oportunon, ĉar meze de Aŭgusto estas aktiva la meteorfluo Perseidoj, dum kiu eblas en idealaj kondiĉojn vidi eĉ ĉ. 80 meteorojn dum horo (realisme tamen malpli)!
La 111-a Universala kongreso de Esperanto de @UEAesperanto estis solene malfermita ankaŭ per transdono de la atestilo de akcepto de #Esperanto al la listo de Nemateria kultura heredaĵo de Aŭstrio.
eo.wikipedia.org/wiki/UK_202…
Ĉu vi havas foton de Zamenhof/Esperanta objekto (ZEO) aŭ povas rapide foti iun ZEOn? Do alŝutu la foton al la Vikimedia Komunejo kaj partoprenu la konkurson Vikio amas ZEOjn! Nur ĝis fino de Julio 2026!
commons.wikimedia.org/wiki/C…
Feliĉan tagon de #Esperanto!
La 26-a de Julio 1887 estis aprobita la Unua Libro, kiu publike komencis la lingvon Esperanto.
Ni invitas vin al la Reta konferenco pri la Tago de Esperanto organizata de Universala Esperanto-Asocio por festi la tagon 👇
eventaservo.org/e/Tago-de-Es…
Bildo de Remux, CC BY-SA 4.0, commons.wikimedia.org/wiki/F…
Jes, la bildo vere temas pri la Zamenhofa festo. Sed ĝi estas tro bona por ne esti uzita ankaŭ nun. Ĝuu la feston!
79
Ĉu vi volas ne nur helpi plibonigi sanon de homaro, sed ankaŭ venki valoran premion? Do vi havas lastajn preskaŭ 2 tagojn por verki Vikipedian artikolon pri sano partopreni en nia defio 👇
meta.wikimedia.org/wiki/Heal…
Fona foto de Chris Hunkeler, CC BY-SA 2.0, eo.wikipedia.org/wiki/Dosier…
57
Ivo Osibov, iama Prezidanto de @tejoesperanto kaj Ĝenerala Sekretario de @UEAesperanto, forpasis la 11-an de junio 2026 en Split, Kroatio. Ripozu en paco 🖤
Legu la Vikipedian artikolon en la 1-a komento 👇
Legu pri Ivo Osibov en #Vikipedio: eo.wikipedia.org/wiki/Ivo_Os…
1
1
52
Sano estas unu el plej gravaj aferoj, kiujn ni havas, sed ofte ni tiom rimarkas nur kiam ni perdas ĝin. Helpu min protekti ĝin! Ĝis fino de Junio verku / traduku artikolon pri sano por Esperanta Vikipedio kaj vi povos gajni valorajn premiojn 👇
meta.wikimedia.org/wiki/Heal…
La 1-an de Junio 2026 forpasis Probal Dasgupta, konata ekz. kiel iama prezidanto de @UEAesperanto kaj @AkademioE. Kondolencojn al liaj familio, amikoj, kolegoj kaj ĉiuj proksimuloj.
Vikipedia artikolo en la 1-a komento 👇
Legu Vikipedian artikolo pri Probal Dasgupta:
eo.wikipedia.org/wiki/Probal…
1
30
Nia prezidanto @kubofhromoslav partoprenas en trejna kaj kunordiga aktivaĵo (TCA) de @EUErasmusPlus, en Almerio, Hispanio.
Por verki Vikipedion ni bezonas, ke esperantistoj estu jam spertaj pri uzado de komputiloj. Kaj tion kio celas helpi danke al nia partopreno.
Ĉu vi konas centran kaj orientan Eŭropon? Do, bonvole verku ion pri ĝin por @Vikipedio aŭ @Vikivojagho en #Esperanto! Vi povas partopreni ĝis fino de Aprilo kaj gajni valorajn premiojn!
eo.wikipedia.org/wiki/Projek…
Origina foto de Taxiarchos228, GFDL / CC BY 3.0, eo.wikivoyage.org/wiki/Dosie…
1
53
Gratulon al la Aŭstriaj esperantistoj pro agnosko de #Esperanto kiel nemateria kultura heredaĵo 🥳
Tio estas grava kilometroŝtono, kiu ankaŭ prezentas ekzemplon por aliuloj.
eo.wikipedia.org/wiki/Listo_…
Foto de BeTu80, CC BY-SA 4.0, eo.wikipedia.org/wiki/Dosier…
2
35
Post pli ol duonjarcento, homoj vizitis (preterflugis) Lunon. Kaj nun ankaŭ sekure revenis. Bonvenon, Artemis 2 🌛
eo.wikipedia.org/wiki/Progra…
Finiĝas la erao - @Vikinovajhoj (la vikio) estos fermita. Dankon al ĉiuj vikiĵurnalistoj pro la longa servado al libera, sendependa ĵurnalismo 🫡
Estraro de Vikimedia Fondaĵo decidis fermi ĉiujn Vikinovaĵojn. La projekto estos redaktebla ĝis la 4-a de majo. Tiam, eblos nur aliri por legi la arĥivon de novaĵoj.
Dankon al ĉiuj.
Ĝis!
#Esperanto




















