Nur Knabo (@NurKnabo) profile picture

Mi parolos ĉi tie pri io ajn, de tio kio venas al mia kapo, ĝis aferoj kiujn mi vidas ĉirkaŭe.

Joined October 2020
En certa paralela universo, la ĉefa monda lingvo ne estas la angla, sed Esperanto! Mi faris afiŝon ĉe Tumblr listigante kiel estas la nomoj de firmaoj en ĉi tiu realo. Vidu: at.tumblr.com/nurknabo/ekstr…
2
1
6
Antaŭ iom da tempo, venis la konstato ke, kvankam mi scias ĝis miaj praavoj, ankoraŭ estis tiuj antaŭ ili ktp. Mi vidas historiajn bildojn, kaj venas mensen "ve, iu parenco mia vivis tiam, mi ne scias kie, sed tiu vivis". Negravas la erao, 18-a aŭ 5-a jarcento, kaj estas mirinde.
2
4
180
Mi faris mian genealogiarbon kaj povis spuri ĝis al miaj praavoj. Krom unu, de neniu el ili mi havas foton. Mi ŝatus havi kaj pri eĉ pli foraj prapatroj ekscii, sed ne eblas.
92
Tiuj filmetoj kun AI kie homo kaj ĉirkaŭaĵo estas kovrita de kolor- kaj teksturŝanĝiĝado vere aspektas kiel la konfuzeco de sonĝo. Estas tre interese vidi tion per videaĵo anstataŭ per la malklareco de rememoro
1
151
Mia kapo eksplodis pro tiu informo. Kaj pensi ke tiuj ekzemploj, tiuj komputiletoj estas nur simplega afero kompare kun eĉ poŝtelefono nur pli min pensigas. Mi bezonos iom da tempo por trakti ĉion ĉi.
1
57
Ve! Vidi tiujn filmetojn kun plene konstruitaj minikomputiloj igis min pensi ke estas io alia krom 0 kaj 1 en la tuta fukciado, ĉar simple ne sencis ke ĉio funkcias nur per tio. Spektinte ĉi tiun filmeton, mi vidas ke aferoj fakte funkcias tiel, kaj mi estas nekredema
1
101
Mi komencis vidi filmetojn kie homoj kreas minikomputilojn per pratabuloj. Simple mirinde kiom multe eblas fari permane.
2
123
Nu ĉu ni ankorau povos diri ke ni faras "pepojn"?
1
2
5
173
Mi ĉiam miras kiam mi skribas kaj samaj vortoj staras unu sub la alia tiel perfekte, tute hazarde
2
97
Esperanto havas la vortojn "tra, tre, tri, tro", sed ne havas "tru"
3
1
12
370
Mi faris kelkajn demandojn al ChatGPT pri la lingvo Esperanto youtu.be/7eYAY4RArGI
1
3
6
192
Konsekvenco de lingvolernado estas scii la vorton en la lernata lingvo, sed forgesi ĝin en la denaska.
1
1
7
124
Mi jam spektis diversajn filmetojn kie oni parolas en antikva lingvo. Estas interese kiel ĉiuj sonas simile, havas preskaŭ la saman akcenton. Ĉu ĉar tiuj lingvoj ja havis similan akcenton, aŭ ĉar ni ne tion scias kaj ial emas al ŝablono?
1
56
Fine tamen, ĉar neniam oni aŭdis aŭ aŭdos antikvlingvoparolanton, mi ĉiam sentas, spektante tiajn filmetojn, iomete da malĝojo pro scii ke la veran prononcon mi nur povas imagi.
31
Mi ŝatas kafbombonon
1
48
Foje skribante frazojn en Esperanto mi pensis kiel ili eble sonus strange, ĉar mi ripetis samajn vortojn ofte, sed poste mi konstatis ke tiu vorto ankaŭ ofte ripetiĝas en mia propra lingvo, sed mi ne vidis tion pro kutimo. Lerni novan lingvon helpas vidi nerimarkitajn aferojn.
1
4
83
Kiu estas la plej bona traduko por "Backroom"?
46%Malantaŭĉambro
54%Postĉambro
13 votes • Final results
2
1
2
163
Mi ŝatas la ideon skribi hazardajn pensojn kiujn mi havas ĉe komputilo, sed nur rimarki ke la pensaĵoj okazas pli rapide ol la skribado igas min ne plu emi
1
1
73
Aldone, mi fakte preferus skribi sur kajero, sed estas eĉ pli malrapide
33
Mi iam pepis ĉi tie pri Esperantigado kiun mi faris de nomoj de firmaoj. Tio ne estis la sola, mi havas serion da afiŝoj ĉe Tumblr kun diversaj Esperantigadoj, pri astronomio, scienco ktp: tumblr.com/nurknabo/tagged/E…
42