Hieraŭ falis la unua neĝo en meza Germanio. Sed tagmeze ĝi forflugis rapide kiel aro de kolomboj.
4
74
Pasintan semajnfinon mi partoprenis kongreson pri Friedrich Nietzsche kaj Hannah Arendt. Arendt naskiĝis antaŭ 120 jaroj. La internaciaj kongresoj de la Nietzsche-Societo okazas ĉiujare en la bela loĝdomo de Nietzsche kaj en najbara dokumenta centro en Naumburg.
2
56
Mi promenis al monto, kie kreskas eŭrazia kotino (Cotinus coggygria). Tiu arbusto ne hejmas en Germanio, sed en la 19a jarcento iu plantis ekzempleron – eble pro la belaj ruĝaj folioj en aŭtuno – kaj nun tuta flanko de monto estas kovrita per ĝiaj idoj.
4
95
Antaŭ 50 jaroj pastro Oskar Brüsewitz bruligis sin mem, proteste kontraŭ ateisma edukado en GDR. Tio ŝokis multajn kaj efektive ŝanĝis la rilatojn inter la komunista registaro kaj la eklezioj. Ekde marto mi organizis laborgrupon pri Brüsewitz kaj hodiaŭ partoprenis memoradon.
2
94
Antaŭ tri monatoj ni savis du katidojn. Ili bone kreskis kun niaj du plenkreskaj katoj. Nun, post longa serĉado, ni finfine trovis novan familion por ili. En vilaĝa domo kun granda ĝardeno kaj katoamaj najbaroj. Ili bonfartos. #VendredajKatoj
Cetere: La Tritaga Speciala Operacio de Ruslando kontraŭ Ukrainio daŭras nun jam pli longe ol la Unua Mondmilito.
136
#VendredajKatoj
Ni devis savi du katidojn. Ili estas amindaj, sed mi esperas ke ili baldaŭ trovos novan hejmon.
Pro ŝia honor-ofica agado mia edzino estis invitita en la Oficejon de la Federacia Kanceliero kaj renkontis kancelieron Friedrich Merz. Por ne tro neglekti la burĝulajn morojn, ŝi elektis siajn plej belajn sportŝuojn.
2
3
120
Kamparanoj en mia regiono multe enspezas per ventoenergio. Normala turo de ventoturbino konsistas el ŝtalo. Nun estas konstruata nova turo el betono. Betonon oni uzas kutime por tre altaj turoj.
2
87
Dirk Bindmann retweeted
Forpasis Probal Dasgupta.
En la aĝo de 72 jaroj en Kolkato, Barato, subite forpasis Probal Dasgupta, prezidanto de la Akademio de Esperanto, prezidanto de Universala Esperanto-Asocio en la jaroj 2007–2013.
本日、プロバル・ダシュグプタさんが急逝されました
liberafolio.org/2026/06/01/f…
Jen tasko por kreemuloj: Verku tekston pri printempa verdo, akvomuelejo, koko ĉe rojo kaj domo de Nietzsche!
Pasintan semajnon okazis malgranda librofoiro en vilaĝ(eg)o Droyßig [drójsig]. Unu el ĝiaj kulturaj programeroj konsistis el voĉlegado en diversaj lingvoj. Post legintoj de la greka, turka, angla kaj ukrainia, mi legis rakonton en Esperanto: »Manĝi kafon« de Ueyama Masao.
5
136
Jen Viktor Jerofejev dum Lepsika Librofoiro. La fama rusa verkisto estas akra kritikanto de Putino kaj nuntempe vivas en germana ekzilo. En la dua bildo li parolis kun Ulrich Brandenburg, iama ambasadoro de Germanio en Moskvo (kaj cetere denaska esperantisto).
79
Mi publikigis unuan artikolon en Medium: "Konflikto pri solidarecoj" medium.com/p/konflikto-pri-s… (La teksto aperis unue en la revuo Monato 2026/04.)
2
80











































